gruene Trennlinie - - -
Welt der Bücher und Zeitschriften – Esperanto und andere Plansprachen  
Aktuelles, Wissens- und Bedenkenswertes aus der
Deutschen Esperanto-Bibliothek Aalen

Folge 1b
Sept 2011
Übersichtsseite     

-> Erstveröffentlichung von in Esperanto Aktuell 2011/5
- Sperrfrist ist der 10.10.2011 -
Folge 1 <- | -> Folge 2
gruene Trennlinie - - -
 

Instrui, Dokumenti, Organizi
vasta agado planlingva – Claude Gacond  80-jara

    Al Claude Gacond kaj lia vivoverko CDELI en La Chaux-de-Fonds ligas nian bibliotekon kaj ĝiajn Alenajn laborantojn longjaraj amikeco kaj kunlaboro. Li estis la unua FAME-premiito de Esperanto-Kulturpremio kaj tial en 1991 vizitis Aalen. Por ekspozicio li kunportis la antikvan skribmaŝinon de Edmond Privat, kiun poste ni devis retransporti al CDELI. Tio donis okazon bone konatiĝi kun li kaj lia agado en la Kultura Centro Esperantista (kiu siatempe konsistis el 7 domoj) kaj la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (fako de la Urba Biblioteko).
    Do ni ne povis ne ĉeesti lian jubileon de 80-a naskiĝtagdatreveno, kiun ornamis omaĝo de lia vivoverko kaj transdono de festlibro Instrui, dokumenti, organizi kaj sekvis postfesta renkonto en apuda vilaĝeto. Okazis multe da paroladoj, artaj prezentoj, babilado, renovigo de amikeco.
 

 

    La estimon de ĉiuj al la jubileanto pruvas listo abunda de aktivaj kaj pasivaj ĉeestantoj: la direktoro de la urba biblioteko Jacques-André Humair, la UEA-prezidanto Probal Dasgupta, la estraranoj de la Svisa Esperanto-Societo (Mireille Grosjean, Dietrich Michael Weidmann, Stefano Keller), la laŭdanto Reinhard Haupenthal kaj ties edzino Irmi (eldoninto), Katalin Kováts, Ilona Koutny, István Ertl, Georgo Handzlik, Renato Corstti kun Anna Löwenstein, Claude Nourmont kun Brian Moon – kaj la multaj aliaj bv. pardoni mian forgesemon!
    Ke CDELI traktas planlingvojn ĝenerale, montras la inicialoj de la festlibro: Instrui, dokumenti, organizi formas la vorton „Ido“. Claude neniam konis tuso-timan fobion al aliaj lingvoj, kaj CDELI hejmigas ja ankaŭ idistojn; long-jara kunlaboranto de Claude estis occidentalisto kaj la reprezentantoj de Interlingua tiras la ĉapelon pro lia praktikata plan-lingva ekumenismo.
    Kabalistike la laŭdanto dekodigis la nomon, per kiu liaj franclingvaj gepatroj providence provizis sian bebon1: la inicialoj de Centre (centro) – Langue (lingvo) – Auxiliaire (helpa) – Universelle (universala) – Documentation (dokumentado) – Esperanto formas CLAUDE.
    Pritaksi kaj recenzi la festlibron mi lasas al interlingvistoj, kiuj estas pli kompetentaj en la fako ol mi. Al la jubileanto ni ĉiuj deziras pliajn multajn jarojn, fruktodonajn kaj gajoplenajn en rondo de amikoj!   – Utho Maier

 
 

                     

 
gruene Trennlinie - - - Ausgabestand:
dn:
D:\webs_etc\ab2011nov11\1und1\4www-esperanto-aalen.de\biblioteko\WdBuZ\ . . .

hier ggf. letzte Änderungen auflisten: ... Ausgabestand überprüfen, Titel anzeigen